Tasko 1 - La 12 gloragoj de Heraklo


  Listo Sekva

Lotludo por eruditoj

El la donitaj 3 variantoj de respondo, bv elekti la gxustan.

1. Heraklo sufokigis propramane:
a) Hidron de Lerno
b) Leonon de Nemeo
c) Leopardon de Virungo

2. La objekto de la dua glorago de Heraklo havas analogon en euxropaj legendoj pri:
a) centauxro
b) unukornulo
c) multkapa drako

3. Heraklo, por kapti la Apron de Erimanto, pelis gxin al:
a) profunda negxo sur la pinto de la monto Erimanto
b) profunda kaverno en la monto Erimanto
c) profunda rivero apud la monto Erimanto

4. Omagxe al la kvara glorago de Heraklo, estis nomita la sxipo:
a) "Ora damao"
b) "Ora fazano"
c) "Ora kamelo"

5. La ungoj, bekoj, flugiloj kaj plumoj de Stimfalaj birdoj estis faritaj el:
a) titano
b) aluminio
c)kupro

6. La nomo de la regxino de Amazonoj, kies zonon forsxtelis Heraklo, estis:
a) Admeta
b) Hipolita
c) Pentezilea

7. Gxuste tiom da jaroj ne estis purigitaj la cxevalstaloj de Auxgio:
a) 30
b) 70
c) 100

8. La Kreta Tauxro, venkita de Heraklo,
a) eligis flamon
b) devoris homojn en la Labirinto
c) frostigis ilin per sia glaciiga elspiro

9. Heraklo venkis la regxon de bistonoj Diomedon, kaj jxetis lin kiel mangxajxon por liaj propraj:
a) tigroj
b) bovoj
c) cxevaloj

10.Heraklo forsxtelis de trikapa grandegulo Geriono:
a) edzinon
b) 3 orajn kolierojn
c) bovinojn

11. Oraj pomoj de Hesperidinoj kreskis:
a) en gxardeno, kiu situis en fora Okcidento de la Tera Cirklo
b) sur la insulo Ceako en cxirkauxmonda rivero Oceano
c) en la regno de caro Busiriso en Egiptio

12. Heraklo kaptis kaj venigis al Euxristeo:
a) Ciklopon de la insulo Cerkiro
b) Cerberon de la enirejo al Infero (Hadeso)
c) Kociton el Hadeso



Kiel sendi respondojn? Klaku tie cxi...


  Listo Sekva

Sendu plenumitan taskon al verda2004@rambler.ru



Ideo kaj taskoj de Tatjana Auderskaja. Pagxaron preparis Maksim Shabala.



Hosted by uCoz