Tasko 10 - Grekoj en Odessa.


Antauxa Listo  

Lotludo por eruditoj

El la donitaj 3 variantoj de respondo, bv elekti la gxustan. Bv ne miri kaj ne indignigxi: la konkurso tute ne temas pri specialajxoj, konataj nur al odesanoj. Tute male: averagxaj odesanoj scias pri cxi-aferoj same tiom, kiom ajnaj averagxaj mondanoj. Por respondi al la demandoj, oni devas aux scii ion pri grekoj, aux simple havi intuicion.
Felicxan intuadon!


1. En la jaro 1795, la dua jaro de ekzisto de la urbo Odessa, grekoj konsistigis tiun parton de gxia logxantaro:
a) 5 %
b) 10 %
c) 30 %

2. En 1803-a jaro, grekoj konsistigis plimulton de odesaj:
a) komercistoj
b) maristoj
c) bakistoj

3. Komence de XIX jc grekaj komercistoj en Odessa ricxigxis plejparte pro:
a) ekipado de grekaj sxipoj sub "oportuna flago" de Rusio
b) eksporto de vino el Odessa
c) importo de greno al Odessa

4. En grekaj lernejoj de la unua duono de XIX jc, instruado okazis per:
a) Jorka metodo
b) Lankastra metodo
c) Kimra metodo

5. La revuo, kiun eldonis greka komunumo de Odessa ekde 1811 gxis 1821 jaro, nomigxis:
a) "Vorto de Atena"
b) "Vorto de Pozidono"
c) "Vorto de Hermeso"

6. La nomo de liberiga greka asocio "Filiki Eteria", sekrete organizita en Odessa en 1814 jaro, signifas:
a) "Granda Historio"
b) "Unuigxo de amikoj"
c) "Unio por Libero"

7. La gvidanto de "Filiki Eteria" Aleksandr Ipsilanti havis sekretan nomon:
a) Kuragxa
b) Bona
c) Unubraka

8. Sur la alia flanko de la referenco por speciale gravaj anoj de "Filiki Eteria" trovigxis:
a) subskribo de la koncerna persono, skribita per lia propra sango
b) premsigno de la polekso de la koncernato
c) nomo de la patrino de la koncernato

9. La sanktejo de Ahilo trovigxas apud Odessa:
a) en antikva Tira (nun Belgorod-Dnestrovskij), sur la bordo de Dnestra limano
b) en antikva Kilija, sur Danuba bordo
c) sur insulo Zmejinij (Serpenta) en Nigra maro

10. Antauxnelonge en Odesa Zoologia gxardeno naskigxis ido de kronhava gruo, bela kaj rara birdo. Gxi ricevis la nomon:
a) Ahilo
b) Odiseo
c)Pegazo



Kiel sendi respondojn? Klaku tie cxi...


Antauxa Listo  

Sendu plenumitan taskon al verda2004@rambler.ru



Ideo kaj taskoj estas de Tatjana Auderskaja. Pagxaron preparis Maksim Shabala.



Hosted by uCoz