Tasko 4 - Cerbumigaj demandoj.


Antauxa Listo Sekva

Demandoj en la stilo de vaste konata rusa ludo
"Kio? Kie? Kiam?"

La demandoj povas esti komplikaj. Por respondi gxuste, oni dekomence devas kompreni, pri kio temas, kaj poste "disvolvi la fadenon": povas esti 2 aux 3 "sxtupoj" gxis la gxusta respondo.
Ekz., se oni demandas pri la urbonomo en la libronomo (vd.la demandon 3), vi dekomence primemoras la protagoniston (sxtupo 1), poste la nomon de la libro (sxtupo 2), kaj la gxusta respondo al la demando estas la nomo de la urbo (sxtupo 3). Oni devas strikte obei la formon de la demando: do, ne la libronomon, kiun vi gxoje rememoris, sed gxuste la nomon de la urbo vi devas skribi.

1. La gloro de Grekio estas vere tutmonda: ne vane ja la plej grandan monton, altan je 27 km, oni nomis Olimpo, kaj unu el la plej grandaj krateroj, 4 mil metrojn diametre kaj cx. 8 km profundan, oni nomis Helaso, aux Helenujo.
Kie trovigxas tiuj Olimpo kaj Helenujo?

2. Iuj mitoj opinias tiun diinon la edzino de Pozidono, kiu reprezentas akvon, cxar sxia agado ne eblas sen akvo.
Bv nomi la plej konatan anon de sxia familio.

3. La nomon de tiu antikva greka dio portas unu el protagonistoj de la famega libro.
Kiu urbonomo trovigxas en la nomo de la libro?

4. Kiam Odiseo revenis al Itako, Penelopa ne tuj ekkonis lin; kaj pruvis lian identecon nur mencio pri certa ajxo, pri kiu sciis nur li kaj sxi (kaj ankaux iu maljuna sklavino).
Kial tiun ajxon ne eblis transmeti?

5. Tiu persono ne estas muzikisto; tamen, gxuste li kun la helpo de antikva greka dio - patrono de artoj, faris unu pasxon, kiu eternigxis en la historio de l' homaro.
Kie estis farita tiu pasxo?

6. En la alvoko al liberiga batalo kontraux turkoj, verkita de greka popola heroo Aleksandr Ipsilanti, estis frazo: "Ni kontrauxbatalu la malamikon inter ... kaj ... . La ellasitaj vortoj estas du loknomoj, konataj kiel la lokoj de milita gloro de antikva Grekio.
Sed vi skribu, en ajna sinsekvo, la du nombrojn, strikte kunligitajn kun tiuj loknomoj (t.e., al cxiu loknomo korespondu po unu certa nombro)

7. En mia urbo Odessa trovigxas multaj monumentoj. Unu el ili estis originale kreita de tri grekaj skulptistoj; gxi prezentas tri homojn kaj ankoraux du estajxojn.
Al herooj de kiu milito gxi estas dedicxita?



Kiel sendi respondojn? Klaku tie cxi...


Antauxa Listo Sekva

Sendu plenumitan taskon al verda2004@rambler.ru



Ideo kaj taskoj estas de Tatjana Auderskaja. Pagxaron preparis Maksim Shabala.



Hosted by uCoz