Tasko 6 - Tra jarcentoj.

("PROPRA LUDO")


Antauxa Listo Sekva

La reguloj de "Propra Ludo" estas simplaj, sed severaj. Antaux vi - 4 demandoj, kunligitaj per unu temo. Pro la gxusta respondo al la Demando 1 vi ricevas unu poenton, pro la demando 2 - du poentojn, ktp.
Tamen, se via respondo estas malgxusta, do la saman kvanton da poentoj oni SUBTRAHAS de vi.
Eblas ankaux simple NE RESPONDI al demando; tiam vi nenion ricevas, sed nenion perdas.
Atentu la formon de la demandoj: ili aspektas kiel asertoj, kie mankas la cxefa vorto. Gxi estas anstatauxgita per vortoj "gxuste tiu", "tiu cxi" ktp. Via tasko estas meti la bezonatan vorton sur la placon de tiuj sensignifaj indikoj. La anstatauxendaj vortoj estas skribitaj per dikaj literoj.

1. MITA GEOGRAFIO

1. Gxuste al tiu insulo venis naskigxinta el mara sxauxmo Afrodita.
2. Gxuste al tiu insulo Zeuxso alportis forsxtelitan de li Euxropan.
3. Sur teritorio de tiu nuntempa lando trovigxis Trojo.
4. La antikva Kolcxido, naskigxloko de Medea, trovigxis sur la nuntempa teritorio de tiu cxi lando.

2. MUZOJ

1. Oni diras, ke tiu Muzo estas parencino de Herodoto.
2. Tiun Muzon oni kutime imagas kun la cxiela globuso.
3. Atributoj de tiu Muzo estas trumpeto, masko kaj ponardo.
4. Atributo de tiu Muzo estas duobla fluto.

3. DIOJ KAJ DIINOJ

1. Tiu dio estis malbela kaj lama, sed tre lerta.
2. Tiu diino asociigxas kun bela meteologia evento.
3. Tiu diino estis cxiela edzino de Heraklo post lia enolimpigo.
4. Gxuste tiun dion vundis Heraklo.

4. FILINOJ KAJ FILOJ

1. Gxuste sxian filinon forsxtelis Hadeso, aux Plutono.
2. Tiu heroo estis la filo de Afrodita kaj Anhizo.
3. Filino de tiu caro estis Antigona.
4. El la sango de Meduzo naskigxis tiu estajxo.

5. TITANOJ

1. Tiu titano estis alkatenigita al iu monto en Kauxkazio.
2. Tiu titanino estas la patrino de 9 Muzoj kaj mem la Muzo de memoro.
3. La gloran nomon de tiu cxi titano portas la unua nuka vertebro.
4. Gxuste tiujn du montojn amasigis unu sur alian titanoj por atingi Olimpon.

6. MONSTROJ

1. La nomon de tiuj estajxoj, menciitaj en "Odiseado", portas kaj herbomangxanta mamulo, kaj tre lauxta fajfilego.
2. La nomon de tiu terura ina monstro portas multaj marestajxoj, gelatinecaj kaj travideblaj.
3. Per la nomo de tiu monstro, kun la kapo de leono, korpo de kapro kaj vosto de serpento, oni nomas nerealigeblajn fantaziajxojn.
4. Gxuste tiu monstro gardis la enirejon al Hadeso, subtera mondo.

7. DIOJ, REGXOJ, HEROOJ

1. Tiu regxo de malgranda greka insulo igxis famega pro siaj aventuroj dum longa vojagxo-hejmeniro.
2. Tiu regxo de Lidio estas glora pro sia enorma ricxeco.
3. Per la nomo de tiu filo de Alkimo, kies aspekton alprenis Atena vizitante Telemakon, oni nomas sagxan konsilanton kaj gvidanton de junulo.
4. Tiu nuntempa "scienca" vorto, kiu estas alte estimata ankaux en Esperantujo, devenas de la nomo de atena heroo, entombigita apud Ateno; lian tombon cxirkauxis la samnoma gxardeno.



Kiel sendi respondojn? Klaku tie cxi...


Antauxa Listo Sekva

Sendu plenumitan taskon al verda2004@rambler.ru



Ideo kaj taskoj estas de Tatjana Auderskaja. Pagxaron preparis Maksim Shabala.



Hosted by uCoz