Tasko 8 - Cxu kredas aux ne kredas?


Antauxa Listo Sekva

Metu pluson (+), se vi kredas al la aserto, kaj minuson (-), se vi ne kredas. Sukceson!


1. Agamemnono estis la frato de Menelao.

2. Zeuxso forportis Euxropan en sia fulmotondra cxaro.

3. La rivero de forgeso en Hadeso nomigxis Kocito.

4. La muzikisto Orfeo, pro siaj belaj kantoj, estis prenita viva al Olimpo, kie farigxis senmorta.

5. Akko, Alfito kaj Mormo - estas la nomoj de mitaj monstroj, per kiuj oni timigis infanojn en antikva Grekio.

6. Akiri la Oran Sxaffelon helpis al Jazono Medea.

7. Odiseo havis 2 filojn: Telemakon kaj Telegonon.

8. La nomo de la konstruisto de la sxipo "Argoa" estis Argo.

9. Herostrato forbruligis, por glorigi sian nomon, la templon de Atena.

10. Helesponto estas antikva nomo de markolo Bosporo.

11. Sur la kovriloj de unuaj kolektoj de geografiaj mapoj estis desegnita la sxipo "Argoa"

12. La murojn de Trojo konstruis Pozidono kaj Apolono

13. La pastroj de Pozidono ne rajtis mangxi fisxojn

14. La sola vundebla loko de Ahilo estis la akselo

15. La fama Pegazo estis centauxro

16. Pozidono persekutis Odiseon pro blindigo de sia filo Ciklopo

17. Trojo, aux Iliono, estis fondita sur la loko, kie haltis la bovino de la regxo de dardanoj Ilo

18. La nomoj de Oresto kaj Pilado igxis simbolaj por du arde malamantaj unu la alian malamikoj

19. Zeuxso alvenis al Danaa, alpreninte la formon de ora pluvo

20. Pariso donis la pomon al "La plej sagxa" diino, al Atena



Kiel sendi respondojn? Klaku tie cxi...


Antauxa Listo Sekva

Sendu plenumitan taskon al verda2004@rambler.ru



Ideo kaj taskoj estas de Tatjana Auderskaja. Pagxaron preparis Maksim Shabala.



Hosted by uCoz